-opo

El Vikivortaro
(Alidirektita el -op-)

Esperanto[redakti]

 Postfiksaĵo[redakti]

Signifoj
[redakti]

(kolektiva grupo el nomata nombro da anoj; adjektiva kaj adverba derivoj indikas tiom kolektive aŭ kune)
Rimarkoj: tiu postfiksaĵo estas fundamente substantiva[1]
Rimarkoj: ĉe la ekzemplo de Z-o: tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope, 'duope' signifas 'ambaŭ kune'

Rimarkoj: Sergio Pokrovskij opinias ke la Plena vortaro kaj la PIV eraras kiam ili difinas alian sencon de -op-, tiu de "en grupoj de". Ekz-e pasi unuope sur la ponteto (unu post unu), viciri kvarope, verŝi gutope. "Por indiki tiajn disajn opojn oni uzu 'po': pasi po unu sur la ponteto ('pasi unuope' pli probable signifus 'pasi sole'), viciri po kvar ('viciri kvarope' plie signifus ke entute estis kvar personoj kiuj iris vice), verŝi pogute."[1]

Derivaĵoj
opa (kolektiva)
opo (grupo, teamo, kunaĵo)
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
arope (marŝi arope)
gutope (evitinda. -> pogute)
kiomope
kvaropo
(muziko) kvaropaĵo
kvaropige
multope
triopo
triopaĵo
triopigi
unuopa
Vidu ankaŭ
po
Fontoj kaj citaĵoj
  1. 1,0 1,1  -opo