Saltu al enhavo

-la

El Vikivortaro
Vidu ankaŭ (ĉiuj lingvoj): la

finna

[redakti]

Sufikso

[redakti]

 -la ( fi , UF )

Signifoj

[redakti]
  1. -ej-
    kana -> kanala sen asimilo
    koko -> kokejo
    käydä -> käymä -> käymälä
  2. (-ej-); kreas loknomon
    paja -> Pajala sen asimilo
  3. (-ej-); kreas familinomon
    mäki -> Mäkelä
    paja -> Pajala
    Rimarkoj: Multaj familinomoj, kiuj finas -la/-lä transpreniĝis el bienaj nomoj, do la biena nomo iĝis ankaŭ familinomo de loĝantoj de la bieno. Ekzemple la sufikso estas ligita al vorto inspirita de pejzaĝo en la areo, mäki (monteto) -> Mäkelä por la bieno kaj sekve eĉ kiel familinomo por la loĝantoj. Aŭ la sufikso estas ligita al antaŭnomo de la majstro de la bieno, Juha -> Juhala por la bieno kaj sekve eĉ kiel familinomo por la loĝantoj. Tiel estiĝis sekvaj finnaj familinomoj: Anttila, Eerola, Einola, Erkkilä, Hannula, Heikkilä, Jaakkola, Juhala, Juhola, Jussila, Kallela, Laurila, Markkula, Markuksela, Marttila, Mattila, Ollila, Paavola, Pekkala, Penttilä, Rekola, Ristola, Simola, Tommila, Tuomola, Yrjölä.
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
Vortfaradoj kun U "-la" (3)