-ist/

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search
Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

-ist/. Suf. signifanta:

1 Personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la rad.: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupiĝanta pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsistoZ, kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn k skribisto simple transskribas paperojnZ; li estas mensogisto k malnobluloZ; granda parolisto estas duba faristoZ. 2 Adepton aŭ subtenanton de iu teorio, skolo, doktrino; ismano: budhisto, marksisto, esperantisto, fundamentisto, oportunisto, utopiisto. ➞ -an/. Rim. 1 En la senco 2, al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas radikfino k ne suf.: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto. Rim. 2 La suf. ist montras precize la profesiecon kontraste al ant, kiu signifas fojan, okazan faranton, k al ul, kiu montras iel personiĝon de la agado: «trompanto» fojfoje trompas, «trompisto» vivas el trompoj, «trompulo» estas homo esence karakterizebla per trompemo.