Nula sufikso estas nocio, kiu en lingvoscienco pri vortfarado en la rusa priskribas foreston de parolata aŭ skribata morfemo, dum ŝanĝoj en vortspeco aŭ en senco de vorto okazas.
- kun verbaj radikaloj kreas substantivojn kun senco nomo de la ago ◆ выход∅ ◆ ~-ado
- kun radikaloj de adjektivoj kreas substantivojn kun senco nomo de la eco ◆ глубь∅ ◆ ~-eco
- kun verbaj radikaloj kreas substantivojn kun senco persono ema al la ago ◆ заик∅а ◆ ~-em-ulo
- kun stucitaj radikaloj de adjektivoj kreas substantivojn kun senco nomo de eco, objekto kun eco ◆ примитив∅, интим∅ ◆ ~-eco, ~-aĵo
- kun stucitaj radikaloj de adjektivoj kreas substantivojn kun senco nomo de eco, persono kun eco ◆ интеллектуал∅, официоз∅ ◆ ~-ulo
- kun radikaloj de virgenraj substantivoj kreas ingenraj substantivojn ◆ супруг∅а, Иванов → Иванов∅а ◆ ~-ino
- (kun prefikso без-) kun radikaloj de substantivoj kun senco parto de vivulo (malofte - de aĵo) aŭ nedeprenebla eco kreas adjektivojn ◆ безрук∅ий ◆ ~sen-...-a
- (kun prefikso про-) kun radikaloj de adjektivoj kreas substantivojn kun senco malforte emfazita eco ◆ просинь∅ ◆ ~hel-...-eco
- (kun diversaj prefiksoj) kun radikaloj de verboj kreas substantivojn kun senco nomo de ago ◆ озноб∅, побег∅, покос∅
- (kun prefikso у-) kun radikaloj de verboj kreas substantivojn kun senco kunigita rezulto de ago ◆ улов∅, удой∅ ◆ ~tut-...-o/-aĵo, ~sum-...-o/-aĵo
- (с префиксом за-) kun radikaloj de verboj kreas substantivojn kun senco soja fojo de ripetanta ago ◆ забег∅, заплыв∅ ◆ ~-eto, ~-ero, ~-umo
- (kun diversaj prefiksoj) kun radikaloj de substantivoj kreas substantivojn ◆ наледь∅ ~(prefikso)+-aĵo
- kun kompundaj radikaloj, kies dua parto estas radikalo de substantivo kun senco parto de vivulo (malofte - de aĵo) aŭ nedeprenebla eco, kreas adjektivojn ◆ крепкозуб∅ый
- kun kompundaj radikaloj, kies dua parto estas radikalo de verbo, kreas substantivojn kun senco plenumanto de ago aŭ nomo de ago ◆ солевар∅, снегопад∅ ◆ ~-ulo, ~-ado
- kun kompundaj radikaloj, kies dua parto estas radikalo de substantivo, kreas substantivojn kun senco objekto, xefe definita per dua radikalo kun eco ĝustigitaj per unua radikalo ◆ носорог∅
- kun radikaloj de adjektivoj, substantivoj aŭ verboj kreas adverbojn ◆ всерьёз∅, напрокат∅ ◆ ~-e, ~-ante ktp.
 | Vidu ankaŭ |