Ŝablono-Diskuto:ref-EGNAC

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Nocajn proponojn devas eviti[redakti]

La protokolo: https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono%3Aref-EGNAC&type=revision&diff=894735&oldid=894733
La referenca ŝablono estas uzata en kelkaj paĝoj. Kaj la lingvo ne estas vaste priskribita. Anstataŭ proponi ion forigi aŭ forigi tre utilus, se iuj "ŝaĝuloj" komence provus memstare trovi la informon kaj ripari la ligilon, se iu fonto malaperis en la Reto.
Tamen eĉ se iu retejo malaperis, tio ne signifas, ke malaperis publikaĵo de origina lingvoscienca esploro, ke malaperis la aŭtoroj, la nomo de publikaĵo kaj ke malaperis priskribata lingvo. La propono forigi la ŝablonon estas nur kaŝita formo de vandalismo.
. Va (🖋️) 12:58, 6 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Bonvole evitu arogantajn akuzojn kiel "Nocajn proponojn" aŭ "kaŝita formo de vandalismo". Taylor 49 (diskuto) 20:40, 6 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Mi ne akuzas, mi nur konstatas la faktojn. Ĉie, kie mi trovas ion detruitan, forigitan aŭ proponitan por forigo - ĉie estas viaj spuroj. Va (🖋️) 21:32, 6 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Vi sukcesis ripari rompitan ligilon, kaj sekve nenecese detruis viaj bonan agon per kreo de ĉi tiu paĝo kun absurdaj insultoj. Taylor 49 (diskuto) 22:50, 6 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]
@User:Vami Vi estas mensogisto. Rigardu tipan version kreita far via Dio Pablo. Rimarku precipe la germanajn ŝablonojn, kaj 8 numerojn en la tradukbloko, sed disponeblas nur unu signifo. Ĉu? Kiu kaŭzis ĉi tiun fuŝegon, ĉu mi, ĉu Pablo? Iru al la germana vikivortaro. Taylor 49 (diskuto) 02:02, 7 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Nu, germanaj ŝablonoj. Kie estas la problemo? Por komenci la projekton taŭgas io ajn. Tio estas bona kampo por ĝustigi kaj plibonigi sur bazo de io ajn. Via pozicio - devas ĉion forigi. Mia pozicio - devas ĝustigi kaj plibonigi. Supozebla rezulto de via agado - malplena projekto, kie estas forigita ĉio, ĉar vi ne ŝatas ĉion.
Vi estas malamiko de ĉio - de germana vikivortaro, de homoj kontribuantaj al la projekto, vi estas malamiko eĉ al vortaro PIV, kiu estas estimata laboro en medio de esperantistoj kaj popularigi uzadon de PIV estas bona celo... sed via agado rezultos nur per evito de uzado de PIV nur pro via erara kompreno de leĝoj pri aŭtora rajto kaj diversaj permesiloj.
Se kompari vin kun Pablo:
  • Pablo ne estas spertulo kaj faris tion, kion li povis. La rezulto - kresko de la projekto per ne bonkvalitaj artikoloj.
  • Vi estas spertulo en kelkaj kampoj, sed kun grandaj truoj en scio eĉ pri evidentaj temoj, kaj vi forigas ĉion, kion vi ne ŝatas kaj ne komprenas. La rezulto - detruo de la projekto, ĉar plibonigebla informo estas simple forigita. Krom tio vi rekte rompas la permesilon kaj la uzkondiĉojn de la projekto.
Evidente, ke mi preferus konversacii kaj kunlabori kun Pablo ol kun vi. Vi ne estas agrabla en konversacio kaj kunlaboro. Kaj la temo ne estas nova... tamen jam komprenita.
. Va (🖋️) 08:27, 7 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Jes, mi trovis alian fonton por ripari la ligilon. Sed eĉ sen ligilo al loko de publikigo en la Reto la ŝablono proponas informon pro la fonto - konkreta lingvistika esplora laboro. La esploraĵo havas nomon, aŭtoron, esplororganizon. Tio estas grava informo, ĉar permesas serĉi alian ligitan informon sendepende de retligilo. Kaj preciza ligilo al vorto aŭ paĝo ne estas grava, ĉar esplora laboro ne nepre povas esti eĉ bitigita. Evidente estas, ke vi ne komprenas pri kio mi temas...
. Va (🖋️) 08:07, 7 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]