Pablo, kiam John kreis tiun ŝablonon, li kreis pli malpli simile al la ŝanĝoj faritaj de vi, sed ni konkludis, ke tia formo estas treege malpoluriga. La tabelo ĉiam disigas la artikolon. Tial ni akordis, ke la plej trafa formo estas la teksta, kiel en la anglallingva vikivortaro. Mi petas revenigi ĝin al la antaŭa formo.--Fernando Maia Jr. 23:44, 16. Jul 2010 (UTC)
Hmm, vi pravegas. La tabelo disigas la artikolon. Tamen rigardu ĉi tion. Se ni sukcesos enmeti la tabelon tute dekstre, la artikolo ŝajnos elegantega anstataŭ disiga. Ĉu vi havas ideon pri kiel oni povus fari tion? --Pablo Escobar 14:55, 17. Jul 2010 (UTC)
Mi ne havas. Bone, ie ajn mi emas preferi la tekstan ol la tabela formo. Mi diras tion, car la tabelo ne estos la sola elemento flosanta dekstre: estas aliaj ŝablonoj kaj bildoj, kiuj ankaŭ disputos tiun spacon. Mi daŭre pensas, ke ni devas teni la tekstan formon, eĉ ĉar en Esperanto la konjugacio estas tre simpla, speciale se komparita al la franca, hispana, portugala...--Fernando Maia Jr. 13:21, 20. Jul 2010 (UTC)
Dank'al tiu argumento, ni ja povus teni la tekstan formon por Esperanto kaj tabelon por la aliaj lingvoj. Tamen mi preferus la senesceptemon, uzante tabelon por ĉiuj lingvoj.--Pablo Escobar 06:36, 22. Jul 2010 (UTC)
Mi ne elpensis tion. Vidu la ekzemplon ĉe -unt. La akademiano, kiu akceptis, estas, surprize (ĉar malinternaciema, trofranciaĵema), sinjoro Gaston Waringhien, kiu dokumentas tiujn formojn en siaj verkoj PIV kaj Plena Analiza Gramatiko. Eĉ homoj tiel alt-nazintaj Esperanton iam-tiam pravas (t.e. se li enkondukas "magnetofonon" anstataŭ "surbendigilo", mi malamas lin; se li endukas tiujn belajn kondicionalajn participojn -ut kaj -unt, mi amas lin).
Dankon pro la rimarko. Kio do estas dezirinde? Ĉu tio, ke ni forigu parton de la ŝablono? Kiun parton? Ĉu tiun de la pasiva participo? Aŭ ĉu ni eble havu apartan sxablonon por ambaŭ kazoj?--Pablo Escobar (diskuto) 19:56, 13 dec. 2017 (UTC)Reply
Aŭ ni havu du apartajn ŝablonojn, aŭ ni havu unu ŝablonon kun parametro "ne konstruu pasivajn participojn". Mi pardonpetas pro la tarda respondo. Taylor 49 (diskuto) 11:55, 3 jan. 2018 (UTC)Reply
Bonege. Tamen ĉi-momente mi diru al vi, ke mi ferias, nur skribas per mia poŝtelefono. Kiam mi havos mian komputilon kun mi, tiam mi pli facile analizos la kodon de la ŝablono por vidi kiel solvi tion. Dume, se vi povas, helpu min fari tion. Feliĉan jaron al vi! --Pablo Escobar. 17:09, 3 jan. 2018 (UTC)Reply