vorto
El Vikivortaro
Enhavo |
[redakti] Esperanto
[redakti]
Prononco
IFA: ['vor.to]
(Info)
[redakti]
Deveno
[redakti] Substantivo
vor.to
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | vorto | vortoj |
| Akuzativo | vorton | vortojn |
- Areto da sonoj kun logika signifo aŭ gramatika uzo en iu lingvo; ĉiu semantika unuo de lingvo (ĉu okazanta memstare aŭ ne).
- "Wort" estas germana vorto.
- Eĉ malgraŭ tio, ke la esperantaj radikoj ne okazas memstare, ili estas esperantaj vortoj, ĉar portas sendependajn signifojn.
- La skriba reprezento de tiu areto da sonoj.
- Sur nia standardo estis skribitaj la vortoj "espero, obstino kaj pacienco".[1]
- Tiu skriba formo aŭ eĉ la propra vorto aŭdita kontraste al la ideo tenata de ĝi.
- Li estis tiom malatenta, tiel ke li legis nur vortojn (ne vere kompreni, kion li legis).
- Tio, kion vi diras, estas nur sensencaj vortoj por mi!
- (figure) Eldiraĵo, maldepende ĉu unu- aŭ plurvorta.
- Ili nur bezonas ĝentilan vorton.
- (figure) Buŝa promeso.
- (komputoscienco) Grupo da bitoj aŭ signoj kune traktitaj.
[redakti]
Sinonimoj
[redakti]
Anagramoj
[redakti]
Vidu ankaŭ
- Vorto, propra nomo
- vortaro