tuko

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Tuko

Esperanto[redakti]

tuk + o

 Substantivo[redakti]

tuko

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo tuko tukoj
Akuzativo tukon tukojn
  1. Peco de teksaĵo, ordinare ortangula, por difinita uzo.
    La kapon de avino volvis tuko.
    Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
    Mi surmetis antaŭtukon antaŭ kuirado.
    Oni disponigas la necesan matracon, kusenon, littukon, kovrilon.
    Ŝi viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko / poŝtuko.
    Salivtuko gardas la vestojn de infano de malpuraĵoj.
    La tablon kovris diverskolore brodita tablotuko.
    Prenu viŝtukon kaj viŝu la tablon.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo