tuberkulozo

El Vikivortaro

tuberkuloz3o ⚕ Kontaĝa malsano, karakterizata de tuberkuloj, kiuj dissemiĝas en iu organo aŭ en la tuta organismo, k estigata de la tuberkuloza mikobakterio: pulma, osta tuberkulozo. ☞ ftizo. akuta miliaria tuberkulozo. Ĝenerala tuberkulozo, kun mileoformaj granuloj en la pulmoj k preskaŭ ĉiuj organoj. Sin. tuberkulgranulozo. tuberkuloza. Rilata al tuberkulozo: tuberkuloza (aŭ: Koĥa) mikobakterio. tuberkulozulo. Malsanulo, trafita de tuberkulozo.