trankvila

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

[redakti] Esperanto

trankvil + a

[redakti] Adjektivo

trankvila

  1. Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaŭ la estonteco, nenian bedaŭron pri la pasinteco.
    Mi estas trankvila pri la morgaŭa tago.
    Lasu min trankvila!
    Kiu iras trankvile, iras facile.
    Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
    Viaj vortoj trankviligis min.
    Maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro.
    Mi scias, ke ŝin io maltrankviligas.
    Ne timu kaj ne maltrankviliĝu, ili certe revenos.
  2. Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero.
    Mi aŭskultis trankvilan spiradon de la infano.
    Mi prenis trankviligaĵon, ĉar mi ne povis ekdormi.
    "Trankviliĝu!" diris ŝi al sia edzo.
  3. Tia, ke ĝi havigas nek timon nek zorgon.
    En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
    La maro estas maltrankvila.

[redakti] Wiktprintable without text.svg Tradukoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj