trafi
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
trafi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | trafas | trafanta | trafata | ||
| Pasinta | trafis | trafinta | trafita | ||
| Venonta | trafos | trafonta | trafota | ||
| Kondicionala | trafus | ||||
| Imperativo | trafu | ||||
- Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis.
- Li pafis, sed feliĉe ne trafis min.
- Trafi du celojn per unu ŝtono.
- Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
- Viaj respondoj estis tute trafaj.
- Mi celis nur trafeblajn celojn.
- Ŝi trafiĝis de falanta ŝtono kaj mortis.
- Ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan.
- Ĉiuj frapoj lin trafis.
- Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
- Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas.
- Nia aŭto trafis en kavon.
- Trafi per la vizaĝo en koton.
- Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko.
- La morto trafis ŝin.
- Mi suferas trafon de gripo.
- Hazarde renkonti, trovi ion bonan.
- Ni trafis tre bonan akcepton.
- Trafe aŭ maltrafe.