taksi
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
taksi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | taksas | taksanta | taksata | ||
| Pasinta | taksis | taksinta | taksita | ||
| Venonta | taksos | taksonta | taksota | ||
| Kondicionala | taksus | ||||
| Imperativo | taksu | ||||
- Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono.
- Mi neniam taksas homojn laŭ ilia aspekto.
- Belecon taksas ne okulo, sed koro.
- Vi malgajnis, ĉar vi subtaksis la kontraŭulon.
- Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo kaj simile.
- Mi esperas, ke vi alte taksos la gravecon de ĉi tiu problemo.
- Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
- Ne trotaksu liajn sentojn.
- Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan kaj tiel plu valoron de objekto.
- Oni taksas je mil la nombron de la mortintoj.
- Ni petos de spertulo la taksadon de nia domo, kiun ni intencas vendi.
- Asekura taksisto mistaksis la perdon.
- Ŝi havis netakseblan kolekton da diversaj belaĵoj.
- Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo.
- La registaro taksis la ĉefajn nutrovarojn.
- Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo.
- La benzino ofte estas taksata tre alte.