surda

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo surda surdaj
Akuzativo surdan surdajn

Signifoj
[redakti]

  1. Tute ne posedanta, aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi.
    Li estas surda je la dekstra orelo.
    Virino bonorda estas muta kaj surda.
    Ŝia surdeco estas denaska.
    La maljuneco iom surdigis la avon.
  2. Ne volanta aŭskulti, ne lasanta sin konvinki.
    Ili restis surdaj al mia peto.
    Prediki al surduloj (vane peni por persvadi).
    Iliaj oreloj surdiĝis tuj kiam mi komencis mian parolon.
  3. Malsonora, malakuta.
    Lia voĉo estas surda.
    Sufiĉas! surde interrompis la patro.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo