supozi
El Vikivortaro
Esperanto [redakti]
Verbo [redakti]
supozi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | supozas | supozanta | supozata | ||
| Pasinta | supozis | supozinta | supozita | ||
| Venonta | supozos | supozonta | supozota | ||
| Kondicionala | supozus | ||||
| Imperativo | supozu | ||||
- Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion.
- Mi supozas, ke leciono hodiaŭ ne okazos.
- Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
- Supoze, ke ni havos sufiĉe da mono, ni veturos ferii al alia lando.
- Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, al kiu la prelego estus interesa.
- Tio supozigas, ke la sukceso de la aranĝo estos granda.
- Preni kiel hipotezon.
- Supozu, ke vi estus juĝanto, do kion vi decidus?
- Ŝia morto estas supozebla.
Tradukoj [redakti]
|
==
Fontoj
==