sterni
El Vikivortaro
Esperanto [redakti]
Verbo [redakti]
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | sternas | sternanta | sternata | ||
| Pasinta | sternis | sterninta | sternita | ||
| Venonta | sternos | sternonta | sternota | ||
| Kondicionala | sternus | ||||
| Imperativo | sternu | ||||
- Meti ion sur supraĵon, tiamaniere ke ĝi kovru kiel eble plej grandan spacon.
- Patrino sternis belan tablotukon sur la tablo.
- Antaŭ ni sin sternis eksterordinara pejzaĝo.
- Meze de la maro estas loko por sternado de retoj.
- Ĉie videblas blanka neĝa sternaĵo.
- Meti tukojn kaj kovrilon super matraco, por pretigi liton.
- Mi sternis por la gastoj en aparta ĉambro.
- Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
- Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo.
- Ŝi sternis la malsanulon sur la lito.
- Multaj homoj estis sternitaj de la pafado.
- Ni alvenis malfrue kaj tuj sterniĝis por dormi.
Tradukoj [redakti]
|
|
==
Fontoj
==