stalo

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Stalo

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo stalo staloj
Akuzativo stalon stalojn
Vorterseparo
stal/o

Signifoj
[redakti]

1 Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj: fajraj ĉevaloj blekis en la stalo[1]; la porkejo konsistis el tri staloj; stalo por bovinoj; ŝafostalo; Mi faros el Raba stalon por kameloj.
2 Tuto de la vetkuraj ĉevaloj, apartenantaj al unu posedanto, aŭ dresataj en unu ĉevalejo.
Samsencaĵoj
[2] ☞ stalfako.
Derivaĵoj
stali (ntr) - Resti en stalo (precipe dum vintro).
enstaligi. - Meti en stalon.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „stalo“.
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof