spaco

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio havas artikolon pri:

[redakti] Esperanto

spac + o

[redakti] Substantivo

spaco

  Ununombro Multenombro
Nominativo spaco spacoj
Akuzativo spacon spacojn
  1. Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu ĝi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laŭ tridimensiaj rilatoj, kaj kiu estas konceptata de ĝi kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
  2. Tiu senlimaĵo, en kiu laŭ nia menso troviĝas kaj moviĝas ĉiuj objektoj.
    La planedoj ruliĝas en la spaco.
  3. Difinita mezurebla parto de tiu kontinuaĵo, okupata de du- aŭ tri-dimensiaj objektoj pli-malpli proksimaj unu de aliaj.
    Tiu ĉi tablo okupas tro multe da spaco.
    Inter la vortoj devas esti spacetoj.
    Ni faris la feston en spacohava / spacoplena ĉambro, kiu povis enspaci multe da gastoj.
    De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
    Necesas interspacigi la arbojn en la nova plantejo.
    Vi ne rajtas konstrui la domon ĉi tie, ĉar tio estas nia terspaco!

[redakti] Wiktprintable without text.svg Tradukoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj