sorbi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo sorbis sorbas sorbos
Adjektiva aktiva participo sorbinta sorbanta sorbonta
Adjektiva pasiva participo sorbita sorbata sorbota
Substantiva aktiva participo sorbinto sorbanto sorbonto
Substantiva pasiva participo sorbito sorbato sorboto
Adverba aktiva participo sorbinte sorbante sorbonte
Adverba pasiva participo sorbite sorbate sorbote
Moduso
Infinitivo sorbi
Volativo sorbu
Kondicionalo sorbus
  1. Enspirante, entiri likvon aŭ fluidon en la buŝon aŭ nazon.
    La infano sorbas la supon.
    Ili ĉiuj sorbis miajn parolojn (avide aŭskultis).
  2. Entiri kaj reteni en sin.
    La sorba papero (inksorbilo) sorbas la inkon.
    Substanco, kiu povas sorbi, nomiĝas sorbanto.
    La spongo estas sorbigita de akvo.
    Tiu ĉi papero estas tute nesorbema.
  3. Elpreni parton aŭ tuton de la energio de elektromagneta aŭ partikla radiado (se paroli pri materio).
    Nigraĵo plene sorbas lumon.
  4. Ensorbi.
    Tro junaj infanoj ne povas sorbi tiajn malfacilajn studojn.
    La koro de la patrino ensorbas ĉiujn problemojn.
    La kolonianoj rapide ensorbiĝis en la amason de la loĝantaro.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Sorbi
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „sorbi“.
Referencoj kaj literaturo