simptomo
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
simptomo
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | simptomo | simptomoj |
| Akuzativo | simptomon | simptomojn |
- Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato.
- Alta temperaturo estas la unua simptomo de la malsano.
- Li prezentas ĉiujn simptomojn de tiu malsano.
- Hodiaŭ ni komencos kontraŭsimptoman kuracadon.
- Ĉu vi povus detale rakonti vian simptomaron?
- Signo, kiu atestas pri la ekzisto, okaziĝo de io.
- Robert Phillipson en sia libro skribas, ke "vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo".