servi
El Vikivortaro
(Alidirektita el servilo)
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
servi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | servas | servanta | servata | ||
| Pasinta | servis | servinta | servita | ||
| Venonta | servos | servonta | servota | ||
| Kondicionala | servus | ||||
| Imperativo | servu | ||||
- Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laŭ ties ordonoj.
- Vi servis en mia domo dum multaj jaroj.
- Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
- Mi bezonas homon por servado en la ĉambroj.
- Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
- Hodiaŭ estas libera tago por la servistaro.
- Ni iras al memserva restoracio.
- Sindediĉe havigi al iu helpon, utilon, meritaĵon kaj simile.
- Mi estas preta servi vin, se bezonatos.
- Servo ne petita ne estas merita.
- Esti utila por iu aŭ io.
- Akvo kaj pano servas al sano.
- Oni volis servigi Esperanton al la paco.
- La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilaĵojn.
- Esti iel uzata.
- Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
- La paĝoj de tiu ĉi paĝaro troviĝas en tre bona servilo.