servi

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

[redakti] Esperanto

[redakti] Verbo

servi

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
Nuna servas servanta servata
Pasinta servis servinta servita
Venonta servos servonta servota
Kondicionala servus
Imperativo servu
  1. Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laŭ ties ordonoj.
    Vi servis en mia domo dum multaj jaroj.
    Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
    Mi bezonas homon por servado en la ĉambroj.
    Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
    Hodiaŭ estas libera tago por la servistaro.
    Ni iras al memserva restoracio.
  2. Sindediĉe havigi al iu helpon, utilon, meritaĵon kaj simile.
    Mi estas preta servi vin, se bezonatos.
    Servo ne petita ne estas merita.
  3. Esti utila por iu aŭ io.
    Akvo kaj pano servas al sano.
    Oni volis servigi Esperanton al la paco.
    La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilaĵojn.
  4. Esti iel uzata.
    Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
    La paĝoj de tiu ĉi paĝaro troviĝas en tre bona servilo.

[redakti] Wiktprintable without text.svg Tradukoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj