sekreto

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

sekret + o

 Substantivo[redakti]

sekreto

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo sekreto sekretoj
Akuzativo sekreton sekretojn
  1. Io, kion devas scii neniu aŭ nur limigita nombro da personoj.
    Nenia peketo restas longe sekreto.
    Vundo sekreta doloras plej multe.
    Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
    La edzo eĉ ne suspektis la sekretaĵon.
    Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
    Lia edzino iĝis sekretema kaj li jam suspektas, ke ŝi ion kaŝas de li.
    Mi petas ne malsekretigi la aferon al aliaj!
  2. Mistera afero, kies klarigo estas vane serĉata.
    Homo volas scii ĉiujn sekretojn de la Naturo.
  3. Ĝusta, sed ne ĝenerale rekonita metodo atingi ion.
    Malkaŝu al mi la sekreton de la sukceso!

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo