rompi
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
rompi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | rompas | rompanta | rompata | ||
| Pasinta | rompis | rompinta | rompita | ||
| Venonta | rompos | romponta | rompota | ||
| Kondicionala | rompus | ||||
| Imperativo | rompu | ||||
- Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo.
- Mi rompis ĉokoladon kaj disdonis al la infanoj.
- Kiu rompis, tiu pagu.
- Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
- Vitro estas rompebla.
- Ĉi tiu taso estas rompiĝema (facilrompa).
- Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
- Ŝtelistoj enrompis la pordon.
- Perforte kaj subite deloki.
- Esperanto rompas la murojn inter la popoloj.
- Kie maldike, tie rompiĝas.
- Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii.
- Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni.
- Fari, ke io ne plu havu efikon.
- Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin.
- Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
- Miaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido.
- Ĉesigi la kontinuecon de io.
- Ŝia voĉo rompis la silenton.
- Ne interrompu mian parolon!
- Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj.
- Forigi per superforto, venke cedigi.
- Li rompis la rekordon.
- Ĉesigi la rilatojn kun iu.
- Li rompis kun sia amatino.