raporti

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

[redakti] Esperanto

raport + i

[redakti] Verbo

raporti

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
Nuna raportas raportanta raportata
Pasinta raportis raportinta raportita
Venonta raportos raportonta raportota
Kondicionala raportus
Imperativo raportu
  1. Veni voĉe ripeti al iu tion, kion oni aŭdis.
    Mi raportos al ili viajn vortojn.
    Kion koro portas, vizaĝo raportas.
    Ne ĉiu raporto estas vera vorto.
    Oni misraportis al vi pri miaj faroj!
  2. Alporti al superulo novaĵon, kiun oni mem aŭdis, vidis aŭ spertis.
    La tutan veron mi al vi raportos.
  3. Deklari pro devo.
    Mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas la ideon.
  4. Fari al aŭtoritata persono aŭ publiko oficialan aŭ formalan resumon kun klarigoj kaj konkludoj, de studo, esploro, analizo kaj simile pri difinita afero.
    Oni raportis pri la kunveno.
    Ĉiumonata raportado pri la evoluo de la projekto donas pli bonan superrigardon.
  5. Verki priskribon de okazintaĵo por gazeto.
    Ĵurnalistoj jam raportis pri tiu okazaĵo.
    Mi tre ŝatis legi vian raportaĵon pri la vojaĝo.
    La retpaĝo ebligas al ĉiu leganto esti ankaŭ raportanto.
    La raportisto nuntempe kolektas informojn pri la incendio.

[redakti] Wiktprintable without text.svg Tradukoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj