radio
El Vikivortaro
Enhavo |
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
radio
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | radio | radioj |
| Akuzativo | radion | radiojn |
- Rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo:
- La radioj de la matena suno (sunradioj) ĝenis dormi.
- Multegaj steloj radias el la ĉielo.
- Mi starigis la floron ĉe la fenestro por ke sunlumo povu priradii ĝin.
- Ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio.
- Kosmaj radioj estas tre energiaj partikloj, kiuj venas de la kosmo.
- Ĉu vi jam aŭdis la lastan radioelsendon?
- Oni traktas kanceron per iksa surradiado.
- Io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo.
- Ni promenis en aleoj, aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ la fontano.
- Resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo.
- La lasta radio de espero jam estingiĝis.
- Ŝia radia rideto plibonigis mian humoron.
- Ilia respondo ne lasis al mi eĉ radieton de espero.
- La vizaĝo de la knabineto disradiis la bonvolemon.