plaŭdi

El Vikivortaro
  • plaŭd/i (ntr)

1 (pp akvo) Eligi specialan bruon, batigante kontraŭ plataj supraĵoj, aŭ batate per io plata: la ondoj plaŭdis sub la remiloj; plaŭdis la akvo fluanta en la riverojB; fontano, kie blankaj akvoj plaŭdas; la maro plaŭdas kontraŭ la rokoj, kontraŭ la ŝipo.

2 Eligi bruon, batante akvon per io plata: anseroj plaŭdas en akvo per la flugiloj; li plaŭdos en sia vomaĵoX; la remiloj plaŭdas sur la akvo; la infanoj tiel volonte iradis en la akvon k plaŭdadis per la piedetojZ; la veturiloj plaŭdaĉas tra la vojkavoj.

3 Eligi bruon similan al tiu de plaŭdanta akvo: ĉe la fenestroj plaŭdas la flagoj: plaŭdu per viaj manoj, frapu per viaj piedoĵ. ☞ aplaŭdi, klaki, ŝmaci. plaŭda. plaŭdanta: la plaŭdaj ondetoj de la lago; subite io plaŭde falis en la akvon.

plaŭd(ad)o 1 Sono de akvo batanta aŭ batata: la sopira plaŭdo de la senfina pluvoB; la plaŭdado de la akvo sur la flankojn de la ŝipo sonis en liaj oreloj kiel funebra sonoradoZ.

2 Sono simila al tiu de plaŭdanta akvo: subite interrompis la silenton plaŭdado de ĉevalaj piedoj en koto.

3 ☇ Kontraŭnorma radiado de larĝzona eksterkanala radiobruo pro misagordo de la sendilo. plaŭdeto ⚕ Malforta plaŭdo, kiun oni aŭdas, se stomako aŭ intesto entenas likvon k gason, kiam oni skuetas la abdomenan parieton. plaŭdigi. Fari, ke akvo aŭ plata objekto plaŭdu: la batiloj de la lavistinoj plaŭdigis la ŝaŭmon. plaŭdiĝi. Subite plaŭdi, ekplaŭdi: la fiŝoj elsaltis super la akvon, kiu plaŭdiĝisZ. ☞ plaŭ.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo