pederasto
Enhavo |
[redakti] pederasto (Esperanto)
prononco: IPA [pe.de.ras.to]
[redakti] signifo:
substantivo
- 1. Viro, kiu amoras knabojn, plejofte adoleskantajn aŭ antaŭadoleskantajn.
- 2. Samseksemulo. (Erara senco, jam ne uzata, kiu devenis de la malmoderna nesciado koncerne samseksemon kaj pederastion.)
[redakti] ekzemploj:
- 1.
- 1. J'appelle pédéraste celui qui, comme le mot l'indique, s'éprend de jeunes garçons. → Mi nomas pederasto tiun kiu, kiel la vorto indikas, enamoriĝas al junaj knaboj. — (André Gide, Corydon)
- 2. I have noted in The Nights that the great and glorious Saladin was a habitual pederast. → Mi notis en La Noktojn, ke la granda kaj glora Salahdino estis kutimiĝinta pederasto. — (Richard F. Burton, The Book of the Thousand nights and a night, Terminal essay)
sinonimoj:
- 1. knabamanto, knabamoranto, pederastiulo
- 2. samseksemulo
etimologio:
La radiko pederast ekzistas en la plejmulto de la eŭropaj lingvoj. Ĝi estas transskribo de la antikva-greka substantivo παιδεραστής, paiderastês, komponita el la substantivo παῖς, pais, genitive παιδός, paidós, « de infano », etendite « de knabo » (kiu donis la pseŭdoprefikson ped- : vidu « pedagogo » aŭ « pediatro ») kaj el la substantivo ἐραστής, erastês, « amoranto ». Etimologie, la pederasto estas tiu, kiu amoras knabojn.
notoj:
Oni strebu al klara distingo inter la vortoj pederasto, samseksemulo kaj pedofilo. Kvankam pederasto havas samsekseman inklinon al knaboj, oni kutime rezervu samseksemulo-n por plenkreskuloj, kiuj amoras samseksajn plenkreskulojn. Kaj kvankam iuj pederastoj povas havi inklinon al antaŭadoleskantoj, oni nomu pedofiloj nur gevirojn, kiuj preferas nepuberajn geinfanojn.
[redakti] vidu ankaŭ:
pederastio en Reta Vortaro
[redakti] tradukoj:
- angla: pederast (en)
- araba: غِلْمانيّ (ġilmaāniyy) m (ar)
- bulgara: Педераст (pederast) m (bg)
- franca: pédéraste m (fr)
- germana: Päderast m (de)
- antikva greka: παιδεραστής (paiderastês) m (el)
- hispana: pederasta m (es)
- itala: pederasta m (it)
- nederlanda: pederast m (nl)
- pola: pederasta m (pl)
- portugala: pederasta m (pt)
- rumana: pederast m (ro)
- rusa: педераст (pederast) m (ru)
- sveda: pederast m (sv)