paco
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
paco
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | paco | pacoj |
| Akuzativo | pacon | pacojn |
- La stato de kvieto aŭ trankvilo.
- La manko de perforto aŭ milito. Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia.
- Li donis pacon al nia lando.
- Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn.
- Kie minaco, tie malpaco.
- Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
- Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento.
- Ili vivas inter si en paco.
- Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
- Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
- Mi jam paciĝis kun mia amiko.
- Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
- Li havas tre (mal)paceman karakteron.
- Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
- Malpaculon ĉiu batas.
- Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile.
- Paco estis sur la vizaĝo de la mortinto.
- Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)!
- Estis trankvile kaj pace tie.
- Mi ne povas paciĝi kun tia ideo!