ombro
El Vikivortaro
Enhavo |
Esperanto [redakti]
Substantivo [redakti]
ombro
| Kazo | Ununombro | Multenombro |
|---|---|---|
| Nominativo | ombro | ombroj |
| Akuzativo | ombron | ombrojn |
- Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto.
- Estis tre varme, pro tio ni sidis en la ombro de arbo.
- Eble ni trovu iun ombran lokon?
- Ni promenis en la ombrejoj de la parko.
- Mi kuŝis en senombra plaĝo.
- Malhelaĵo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron.
- Mi ankoraŭ ne aldonis ombrojn al la desegnaĵo.
- La pentristo ombrumis la pentraĵon.
- Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfeliĉo.
- Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
- Ŝian frunton ombris malĝojaj pensoj.
- Tiu mallumaĵo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo.
- Timi sian propran ombron.
- Fantomo de mortinto.
- Lia ombro ŝajnis klini sin al mia lito.
- Sensubstanca ŝajno de io.
- Sur lia vizaĝo aperis ombro de supozo.
- Ege malgranda kvanto.
- Ne estas eĉ ombro da danĝero.
Tradukoj [redakti]
Portugala [redakti]
- IFA: /õbɾʊ/
Substantivo [redakti]
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| maskla genro | o ombro | os ombros |