nesto

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Nesto

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo nesto nestoj
Akuzativo neston nestojn
  1. Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn.
    Multajn nestojn de cikonioj malbonigis konstanta pluvego.
    Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
    Printempe la birdoj nestas por poste meti ovojn.
    Hirundo eknestis sub nia tegmento.
    Ni trovis kelkajn ternestojn en la arbaro, kio montras, ke tie loĝas bestoj.
  2. Loko, rigardata kiel.
    1. kovejo de malbonfaraj estaĵoj.
      Tio certe ne estas nesto de rabistoj!
    2. hejmo, propra loĝejo.
      La edzo aranĝis varman kaj oportunan neston por mi.
      Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
      Lia loĝejo estis kiel malvarma kaj malbela nestaĉo.
      Floroj nestiĝas en la fendoj de iliaj radikoj.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo