matura

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo matura maturaj
Akuzativo maturan maturajn

Signifoj
[redakti]

  1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri manĝeblaj plantoj) taŭga por konsumado.
    La beroj jam estas maturaj.
    Hodiaŭ ni jam manĝis frumaturajn fruktojn.
    Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado.
    Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
  2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso.
    Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo!
    Aĝo tro matura ne estas plezura.
    Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco.
    Ŝia talento plene maturiĝis.
    Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi ĝis nun agas kiel infanoj!
  3. Plene esplorita, provita.
    Ni multe laboris pri ĉi tiu projekto do verŝajne ĝi jam estas matura.
    Mia decido estas mature pripensita.
    Tio estas nematura demando.
  4. Atinginta la daton, kiam oni devas ĝin pagi (se paroli pri bilo, kupono kaj simile).
    La kupono jam estas matura, do mi ŝatus ricevi mian monon.
    La bilo maturiĝis hieraŭ.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo