ligi
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
ligi
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | ligas | liganta | ligata | ||
| Pasinta | ligis | liginta | ligita | ||
| Venonta | ligos | ligonta | ligota | ||
| Kondicionala | ligus | ||||
| Imperativo | ligu | ||||
- Fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno kaj simile, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon.
- Mi ligis mian hundon per ĉeno.
- Ni alligis la boaton al bordo.
- Limigi ies liberan agadon.
- La prelego ligis ĉies intereson.
- Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
- Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis.
- Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco.
- Ligu la literojn en la skribado.
- Li parolas sen senco kaj sen interligo.
- Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj.
- Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
- Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj.
- Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo.
- La raporto jam estas sendita al ĉiuj liganoj (anoj de la Ligo).
- Ni kunligis niajn fortojn.
- Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj.
- La ponto ligas du urbojn.
- La ligilo al mia retpaĝo ne plu funkcias.