kvieta

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

[redakti] Esperanto

[redakti] Adjektivo

kvieta

  Ununombro Multenombro
Nominativo kvieta kvietaj
Akuzativo kvietan kvietajn
  1. Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon.
    Ni kune promenis en kvietaj (senbruaj) stratoj.
    La kvieteco de la nokto karesis la animon.
    Kio povus kvietigi mian doloron?
    Mi prenis kvietigan medikamenton (kvietigaĵon) por ebligi ripozon.
    La vento jam kvietiĝis.
  2. Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton.
    Ni ĉiuj koleris, nur li restis kvieta.
    Ŝi ĉiam parolas kviete.
  3. Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa.
    Ĉi tiu besteto estas tre kvieta.
    Fariĝis paco, sed la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
    Manon malkvietan ĉiu muro atakas.

[redakti] Wiktprintable without text.svg Tradukoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj