kontribui

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo kontribuis kontribuas kontribuos
Adjektiva aktiva participo kontribuinta kontribuanta kontribuonta
Adjektiva pasiva participo kontribuita kontribuata kontribuota
Substantiva aktiva participo kontribuinto kontribuanto kontribuonto
Substantiva pasiva participo kontribuito kontribuato kontribuoto
Adverba aktiva participo kontribuinte kontribuante kontribuonte
Adverba pasiva participo kontribuite kontribuate kontribuote
Moduso
Infinitivo kontribui
Volativo kontribuu
Kondicionalo kontribuus
  1. Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero.
    Multaj kontribuis por la fondo de nia asocio.
    Mi volas kontribui la programon per la kantoj.
    Oni enmetis mian kontribuaĵon al la gazeto.
    La aranĝo estis sukcesa pro multaj kontribuantoj.
  2. Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna rezultato.
    La belega lago kontribuas al la romantikeco de la loko.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo