kantono

El Vikivortaro

kanton2o 1 Σ Teritorio, difinita per administra celo (en Francio por balotoj, en Kanado por katastro, t.e mezura planaro de la bienoj, starigita por difini la terimpostojn). 2 Σ Ĉiu el la teritorioj, kiuj membras en la Svislanda federacio: la Lago de la Kvar Kantonoj (8°27’E, 47°N). 3 🚂 Sekcio de fervojlinio, kies aliro estas regata laŭ kantonigo: ☞ bloksekcio. 4 ⛨ Figuro en formo de malgranda ortangulo en unu el la anguloj de la ŝildo. kantonigo 🚂 Kreo, sur fervojlinio, de tiu veturadsistemo, kiu certigas sekuran senperan trajnosinsekvon cele al konservo de sama tempa intervalo inter du sinsekvaj samdirektaj trajnoj. ☞ bloksistemo. Kanton/o. Havenurbo, ĉefurbo de Gŭangdongo (113°17’E, 23°10N).