kaj

El Vikivortaro

Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

[redakti] kaj (Esperanto)

prononco: IPA [kaj]

[redakti] signifo:

La vorto estas kuniganta konjunkcio kun la signifo de

1. adicio, sumigo de la ambaŭflanke najbaraj vortoj. Se kaj aperas duoble, antaŭ la unua kaj inter la unua kaj la dua de la du koncernaj vortoj, tiam tio emfazas la sumigon, neprigas la kuneston de ambaŭ.

2. tempa postordigo de eventoj.


[redakti] ekzemploj:

1.1 Mi legas librojn kaj ĵurnalojn.
1.2 Madrido, Romo, Parizo kaj Londono estas urboj en Eŭropo.
1.3 Mi ŝatas kaj marcipanon kaj nugaton; donu al mi iom da ambaŭ!
1.4 pli malbone ol mi atendis; li estas kaj fripono kaj timulo.


2.1 La filino iris en sian ĉambron kaj faris siajn lernejajn hejmtaskojn.
2.2 Mi prenis mian poŝtelefonon kaj tajpis ŝian numeron.

sintakso: Kaj Kutime nek komencas, nek finas frazon.
kunteksto:
sinonimoj: kiel ankaŭ, same kiel
antonimoj: ne ... nek, nek ... nek
frazeologio: Kaaajjj! kaaajjj! ... kion vi ankoraŭ postulos ?!
etimologio: de helena deveno
notoj:

[redakti] vidu ankaŭ:

[redakti] tradukoj: