interjekcio

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Interjekcio

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo interjekcio interjekcioj
Akuzativo interjekcion interjekciojn
bildo La krio
Vorterseparo
interjekci + o
Deveno
El la franca interjection.

Signifoj
[redakti]

  1. (vortospeco) aparte staranta vorto uzata kiel ekkrio, saluto, respondo al jes/ne-demando, sonimito aŭ simile, ofte esprimas senton
Ekzemploj
Jen la listo de multaj interjekcioj: ! (malkontento), a ha! (ekrimarko de io), aĥ! (forta miro aŭ bedaŭro), aj! (subita sufero aŭ tre viva ĝojo), ba! (nekredemo), baj... baj... (endormigo de infano), brr! (frostiĝo aŭ abomeno), ĉit! (silentigo), eh! (alvoko de atento; bedaŭro, riproĉo), e he! (ekkompreno), ej! (dubeto aŭ milda malaprobo), ek! (alvoko al komenco de ago), fi! (naŭzo aŭ mallaŭdo), for! (forpelo), fu! (laciĝo), ha! (ekmiro), ha ha! (kompreno, viva doloro, ironio, rido), ha lo! (telefona alvoko), he! (alvoko de atento aŭ ironia kontraŭdiro), hej! (kuraĝigo), hi hi (nerva aŭ knabina rido), hm! (dubo, pripensemo), ho! (viveco de sento), ho-la! (alvoko de atento), hop! (subita salto), hot! (antaŭenirigo de ĉevalo), hu! (ektimo aŭ tediĝo), huj! (subita sufero), hura! (tre viva ĝojo aŭ aprobo), huŝ! (fortimigo de besto), mm! (pripensemo, serĉo de konvena vorto), nu! (instigo al parolo, plifortigo de esprimivo, koncedo, konsento, surprizo), nu-nu! (miro aŭ dubo), o ho! (surprizo), oj! (bedaŭro aŭ subita sufero), o kej! ("en ordo", "bone"), pa, pa! (senzorgeco), stop! (haltigo), ts! (silentigo), ve! (bedaŭro, doloro).[1]
Vidu ankaŭ
vortspeco; adjektivo, artikolo, adverbo, konjunkcio, interjekcio, numeralo, participo, partikulo, postpozicio, prepozicio, pronomo, substantivo, verbo, onomatopeo

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 179.