integra

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Integra cirkvito

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Signifoj
[redakti]

Rezulta eco de la ago integri, kaj speciale:
1. Tute kompleta; el kiu oni forprenis neniun parton.
2. Kiu prezentas koheran tuton harmonian en siaj partoj.
3. (p.p. ringo) Sen nuldivizoroj

ekzemploj:[redakti]

1. integra kvanto, sumo, liveraĵo; konservi la integrecon de la lando; la integreco de deponaĵo.

2. la poemo, laŭ modernaj kriterioj, estas longa ... tamen ĝi havas maloftan integron.

3. (p.p. ringo) Sen nuldivizoroj: korpo estas integra ringo; finia, komuteca, unuhava, integra ringo estas korpo. Rim.: Anstataŭ „integra ringo“ troviĝas ankaŭ „integreca domajno“, ekz-e en [5], kiu paŭsas similajn nacilingvajn formojn. Oni ĉiuokaze ne konfuzu la radikon „integr“ kun la homonimo, kiu signifas „integral“ kaj ne traduku „integreca domajno“ per „regiono de integralado“!

integra cirkvito: Elektronika cirkvito, plenumanta specifan funkcion, kaj realigita en unu duonkonduktila kristalo (plej ofte silicia), en kiu kristalo estas fabrikitaj ĉiuj elementoj, necesaj por la plenumado de la funkcio. Tiuj elementoj plej ofte estas transistoroj kaj diodoj. Kombinante ilin en unu kristalo oni povas krei tre diversajn analogajnciferecajn integrajn cirkvitojn. Vd: blato

Tradukoj
[redakti]