historio

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Historio

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Substantivo[redakti]

[1] historio
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo historio historioj
Akuzativo historion historiojn
Vorterseparo
histori/o

Signifoj
[redakti]

[1] (scienco) esplorado de kronologio de la pasintaj okazaĵoj de la homaro kaj de la sociaj faktoj
geografio kaj kronologio estas la du okuloj de la historio.
[2] Rakonto pri gravaj memorindaj okazaĵoj, kronologie aranĝitaj[1]
antikva historio; la historio de la Centjara milito, de Jesuo; la historio de nia vivo[2];
ilin vi konas el via Biblia historio[2].
[3] Sufiĉe ampleksa kaj grava okazintaĵo[1]
mi rememorigis al vi la tutan historion[2];
ĝi (la agado de la Delegacio por alpreno de helpa L.I.) estas historio, pri kiu mi ne volas paroli[2];
kion vi diros pri tia historio?[2];
vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe![2];
tra la tuta mondo li disportos la historion![2].
[4] Fantazia rakonto por amuzi aŭ doni moralan instruon[1]
en la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo[2];
mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojn[2];
la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo[2];
li al gastoj historiojn diris belrakonte[3];
sed tio ĉi estas alia historio
[5] Mensoga rakonto[1]
li diros al vi cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis[2];
vi havas la arogantecon rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj![2].
Samsencaĵoj
[1] sociologio
[2] analoj, kroniko
[3] aventuro
Kontraŭvortoj
[1] sentempeco
Hiperonimoj
[1] scienco
Hiponimoj
[1] dato
Esprimoj (parolturnoj)
[1]
Derivaĵoj
historia
historieco
historieto. Mallonga historia anekdoto.
historiisto. Sciencisto pri historio: Tucidido estis la plej granda helena historiisto.
antaŭhistorio = prahistorio 2 kaj 3.
prahistorio
[1] Studo de la originoj: la prahistorio de Tero.
[2] Periodo de tempo inter la ekhomiĝo kaj la apero de skribaj dokumentoj.
[3] La responda scienco. ☞ paleolitiko, mezolitiko, neolitiko.
[4] prahistoria. Rilata al la prahistorio: la prahistoriaj civilizacioj, bestoj.
[5] prehistorio = prahistorio 2 kaj 3.
protohistorio
[1] Transira periodo inter prahistorio kaj historio, kiam ekzistis nur nerektaj skribaj dokumentoj pri la koncernaj homaj socioj.
[2] La responda scienco.
arthistorio. Parto de la historio, kiu studas la evoluon de la arto.
literaturhistorio. Scienco, pri la esploro de la historio kaj kondiĉoj de la literaturo aŭ tra la tempo en unu lando, aŭ en pluraj landoj je la sama epoko (kompara literaturhistorio).
mondhistorio. Speco de historio, kiu prezentas la disvolviĝon de la homa civilizo sur la tuta tero kaj ne en unu lando aŭ nacio aparte.
naturhistorio (ark.) = natursciencoj.
religihistorio. Studo pri la estiĝo kaj evoluo de la diversaj religioj.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 El unu el eldonoj, konataj kiel PV,PIV,PIVS,NPIV:
    "Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca", aŭt. Boirac, Émile, eld. Hachette, Parizo kaj Darantière, Diĵono, 1909-1911 (3 v.)
    "Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1930 (517 p.)
    "Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1934 (512 p.)
    "Plena Vortaro De Esperanto" (Kvina Eldono), eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1956
    "Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1960 (511+63 p.)
    "Plena vortaro de esperanto kun suplemento", eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1964 (511 + 63 p.)
    "Plena vortaro de esperanto kun suplemento", eld. Esperanto League for North Amer, 1980, ISBN-10:0685716058/ISBN-13:978-0685716052
    "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1970, Parizo (1299 p.) Google books
    "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Dua eldono), eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1977 (1303 p.) Google books
    "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eld. French & European Pubns, 1981 (1303 p.), ISBN-10:082884674X/ISBN-13:978-0828846745, Google books
    "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento", Sennacieca Asocio Tutmonda, 1987, Parizo (1350 p.), ISBN-10:‎2950243215/ISBN-13:‎978-2950243218, Google books
    "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto"/PIV2/PIV2002, eld. Sennacieca asocio tutmonda, 2002 (1265 p.), ISBN-10:2950243258/ISBN-13:978-2950243256, Google books
    "Plena ilustrita vortaro de esperanto 2005"/PIV2005, Sennacieca Asocio Tutmonda, 2005 (1265 p.), ISBN-10:2950243282/ISBN-13:978-2950243287, Google books
    "Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2020", Sennacieca Asocio Tutmonda, 2020, Parizo (1267 p.), ISBN-10:2952892237/ISBN-13:978-2952892230, Google books
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de Antoni Grabowski.