havi
El Vikivortaro
Enhavo |
[redakti] havi (Esperanto)
[redakti] signifo:
transitiva verbo
- 1. posedi ion konkretan kiel propraĵon
- 2. posedi alies propraĵon por uzi ĝin
- 3. prezenti ian karakterizaĵon konkretan ekzemple en sia korpo
- 4. prezenti ian abstraktan econ, staton aŭ agmanieron
- 5. esti en ia interrilato kun iu
- 6. esti en ia interrilato kun io
[redakti] ekzemploj:
- 1. Ili havas ne sufiĉe da mono.
- 2. Mi havas libron el la biblioteko.
- 3. Ŝi havas dek kilogramojn da superpezo.
- 4. Li havas grandan ĝojon, ĉar li havas jam 90 jarojn.
- 5. La gepatroj havas du infanojn.
- 6. Ĉar hodiaŭ ni havas dimanĉon, ni havas nenion por labori.
[redakti] sinonimoj:
- 1. posedi ion, esti proprietulo de io
- 2. posedi ion
[redakti] vidu ankaŭ:
havi en Reta Vortaro