gesto
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
gesto
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | gesto | gestoj |
| Akuzativo | geston | gestojn |
- Ĉiu montra, esprima movo de la korpo, precipe de la kapo, brako aŭ mano.
- Ŝi faris iujn gestojn, sed mi ne povis kompreni ilian signifon.
- Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston - ĝi tuj venas.
- Mi ne povis kompreni ŝin, ĉar mi ne sciis gestan lingvon.
- Li provis geste komprenigi la aferon al mi.
- Ni gestis al la kelnero, por ke li venu.
- Ili gestadis, ke aliaj homoj ekvidu kaj venu.
- La paroloj de la gestema prezidanto estis tre konvinkaj.