fumo
El Vikivortaro
Enhavo |
[redakti] Esperanto
[redakti] Substantivo
fumo
| Ununombro | Multenombro | |
|---|---|---|
| Nominativo | fumo | fumoj |
| Akuzativo | fumon | fumojn |
- Gasa produkto, miksaĵo de gaso, akva vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, grizeta aŭ nigreta, pli aŭ malpli densa, leviĝanta el brulanta korpo.
- Ne ekzistas fumo sen fajro.
- Estas malpermesite fumi / fumumi ĉi tie, bonvolu iri al la fumejo.
- Mia avo laboras en fumaĵejo. Tie oni fumaĵas fiŝojn.
- Kuracisto malrekomendis al mi manĝi fumaĵojn.
- Kiun lokon vi deziras: ĉu por fumantoj aŭ nefumantoj?
- Post longaj jaroj da kvieto la vulkano rekomencis fumiĝi.
- Ni foriru de ĉi tiu fumplena drinkejo.
- Tiu sama produkto el kelkaj substancoj, donanta sensoplaĉan odoron.
- Mi ŝatas fumon de la incenso / odorfumo.
- Ni ĝuis fume brulantan incenson.
- Tiu sama produkto, uzata kiel simbolo de ardanta kolero.
- La drako koleriĝis kaj leviĝis fumo el lia nazo kaj fajro el lia buŝo.
- Tiu sama produkto, rigardata kiel simbolo de io momente foriĝanta.
- Gloro estas nur fumo.