fosi

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

[redakti] Esperanto

[redakti] Verbo

fosi

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
Nuna fosas fosanta fosata
Pasinta fosis fosinta fosita
Venonta fosos fosonta fosota
Kondicionala fosus
Imperativo fosu
  1. Fari kavaĵon eltirante teron.
    Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon.
    Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
    Estas tre danĝere resti en la fosejo.
    Oni disfosis la tombon de antikva homo.
    Ili enfosis siajn riĉaĵojn, sed mi elfosis ilin.
    Ĉi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elserĉi vestiĝojn de la homa agado kaj fosiliojn).
    Akvo silenta subfosas la bordon.
  2. Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco.
    Avo fosas la ĝardenon.
    Mi iris helpi al li pri la fosado.
  3. Traserĉi, pedante esplori.
    Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomiĝis tiu loko.
    Mi serĉfosis en mia poŝo.


[redakti] Wiktprintable without text.svg Tradukoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj