flamo

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Flamo

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo flamo flamoj
Akuzativo flamon flamojn

Signifoj
[redakti]

  1. Hela brilo, produktata de gasoj eliĝantaj el brulanta materialo
    La flamo de la kandelo nur iomete lumigis la ĉambron.
    Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
    Ligno fendita facile flamiĝas.
    La domo subite ekflamis.
    Ekflamigu la lampon - mi bezonas lumon.
  2. Eksciteco, ardo, pasio:
    Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.
    Li flamas per kolero.
    Viaj rakontoj pri tiu lando flamigis deziron veturi tien.
    En flameco mi diris al vi diversajn malbelajn aferojn.
Vidu ankaŭ
fajro

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „flamo“.