favora

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo favora favoraj
Akuzativo favoran favorajn

Signifoj
[redakti]

  1. bonvola, helpopreta, indulga (ofte pro aparta arbitra prefero)
    Nia estro estas favora al ni.
    Post kolero venas favoro.
    Vi ne sukcesos min favorigi al vi.
    Li falis en mian malfavoron.
    Ŝi estas la favoratino de la instruistino.
  2. helpotaŭga, faciliga, sukcesiga
    La vetero estas favora por promenado.
    Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
    Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.
    La gazetoj favore raportis pri la kongreso.
Informoj supre de ĉi tiu linio koncernas la apartajn difinojn sub kiuj ili estas havigitaj. Malsupre lokigitaj informoj koncernas ĉiujn aŭ almenaŭ plurajn difinojn.
Vidu ankaŭ: favore, favori, favorigi, favoro
Antonimoj: malfavora

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo