falsi
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | falsas | falsanta | falsata | ||
| Pasinta | falsis | falsinta | falsita | ||
| Venonta | falsos | falsonta | falsota | ||
| Kondicionala | falsus | ||||
| Imperativo | falsu | ||||
- Elfari ion malveran kaj doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, kaj speciale:
- Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo.
- Li falsis mian subskribon!
- Ĉi tiu ringo estas farita el falsita oro.
- Bonvolu ŝanĝi ĉi tiun falsan moneron al alia.
- La falsado de mono estas malpermesita.
- Ĉi tiu mansaketo estas falsaĵo!
- Mi tute certas, ke ĉi tiu parfumo estas malfalsa.
- En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita.
- Oni poste falsis la sencon de miaj vortoj.
- Miaj paroloj ne enhavas falson.
- Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni.
- Li ludis per falsitaj kartoj (sekrete markitaj).
- Ili trompis nin per falsa pesilo.
- Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo.