fakturo

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo fakturo fakturoj
Akuzativo fakturon fakturojn
Vorterseparo
faktur/o

Signifoj
[redakti]

[1] Detala noto pri la kvanto kaj prezo de venditaj komercaĵoj aŭ de mendita laboro
Deveno
[1] france: facture
Hiperonimoj
[1] noto
Ekzemploj
[1] "Almenaŭ ĉi tiuj restis vivantaj" - li pensas, la kapo zumas, fermiĝas la okuloj. Morgaŭ mi devas prezenti la fakturon - li pensis ankoraŭ.[1]
Frazaĵoj
[1] fakturo por; fakturo de libristo, de tubisto.
Derivaĵoj
fakturi - (tr) Enskribi sur fakturo: mi ne fakturis al vi la horojn de la helplaboristo, sed ja la lokajn impostojn.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. István Nemere. La naŭa kanalo. Budapeŝto, 1981, p. 28-29.