eksplodi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo eksplodis eksplodas eksplodos
Adjektiva aktiva participo eksplodinta eksplodanta eksplodonta
Substantiva aktiva participo eksplodinto eksplodanto eksplodonto
Adverba aktiva participo eksplodinte eksplodante eksplodonte
Moduso
Infinitivo eksplodi
Volativo eksplodu
Kondicionalo eksplodus

 Verbo: eksplod + i.

Signifoj
[redakti]

  1. Forte kaj brue skui aeron pro subita plivolumeniĝo de gaso:
    Nitroglicerino estas eksplodaĵo, kiu facile eksplodas.
    Mi suferis pro eksplodo.
    Tiu stultulo eksplodigis dinamiton!
  2. Brue diskrevi, pro granda interna premo de la gasoj:
    Bombo eksplodis.
    Multaj domoj ruiniĝis pro eksplodo de vulkano.
    Gardu vin, tiu substanco estas eksplodpova!
  3. Subite kaj brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni:
    Mi baldaŭ eksplodos de kolero!
    Neniu povis trankviligi ŝian eksplodon de ĝojo.
    La karaktero de mia frato estas eksplodema.
  4. Subite kaj brue komenciĝi:
    La ŝtormo eksplodis neatendite.
    Denove mi aperis en eksploda situacio.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo