eksciti

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo ekscitis ekscitas ekscitos
Adjektiva aktiva participo ekscitinta ekscitanta ekscitonta
Adjektiva pasiva participo ekscitita ekscitata ekscitota
Substantiva aktiva participo ekscitinto ekscitanto ekscitonto
Substantiva pasiva participo ekscitito ekscitato ekscitoto
Adverba aktiva participo ekscitinte ekscitante ekscitonte
Adverba pasiva participo ekscitite ekscitate ekscitote
Moduso
Infinitivo eksciti
Volativo ekscitu
Kondicionalo ekscitus

 Verbo: ekscit + i.

Signifoj
[redakti]

  1. Igi tre intensa la funkcion de iu korpa organo aŭ ian korpan senton:
    Tiu odoro ekscitas la apetiton.
    La ekscito kaŭzas iriton en la organo.
    Mi devas fari ekscitajn ekzercojn por mia koro.
    La kuracisto malpermesis al vi uzi ekscitaĵojn!
  2. Igi eksterkutime forta ian movon de la animo:
    Li tre ofte rigardas al aliaj knabinoj kaj tio ekscitas mian envion.
    Vi ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo!
    Mia karaktero ne estas ekscitebla.
    Granda eksciteco skuis la tutan urbon.
  3. Igi pli intensa la aktivecon de io:
    Ni ne povis eksciti la fajron, ĉar pluvis.
    Blovekscitado ruĝigis mian vizaĝon.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo