detrui

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo detruis detruas detruos
Adjektiva aktiva participo detruinta detruanta detruonta
Adjektiva pasiva participo detruita detruata detruota
Substantiva aktiva participo detruinto detruanto detruonto
Substantiva pasiva participo detruito detruato detruoto
Adverba aktiva participo detruinte detruante detruonte
Adverba pasiva participo detruite detruate detruote
Moduso
Infinitivo detrui
Volativo detruu
Kondicionalo detruus
Vorterseparo
detru + i.

Signifoj
[redakti]

  1. Ruinigi, pereigi, nuligi, neniigi.
    Grandega ŝtormo detruis la dometon.
    Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
    Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.
    Milito kaŭzis senprofitajn detruojn.
    La detrua povo de la akvoj estas grandega.
    Miaj esperoj estas detruitaj.
    Niaj planoj detruiĝis kaj ni nenien forveturis.
    Tio estas detruado nur pro detruemo.
    La kastelo estis nedetruebla.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo